Esperanto-kurso

Gramatiko

Nombroj kaj multenombro

B2Laŭ PMEG

Ĉe O-vortoj kaj A-vortoj oni devas distingi inter ununombro kaj multenombro. Ununombro signifas, ke temas pri unu afero. Multenombron oni montras per la finaĵo J. Manko de J-finaĵo montras ununombron.

(unu) tago — (pluraj) tagoj (unu) granda domo — (pluraj) grandaj domoj ilia granda domo — iliaj grandaj domoj la kato estas nigra — la katoj estas nigraj

Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, nigrajn, iliajn.

Radikoj estas neŭtralaj pri nombro. Ili povas montri jen unu aferon, jen plurajn

okularilata al okulo aŭ okuloj
okulkuracistokuracisto de okuloj (ne: okulojkuracisto)
librovendejovendejo de libroj (ne: librojvendejo)

Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj.

Nombrovortoj en Esperanto: nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, dudek, cent, mil, miliono. Ili ne havas finaĵon propre. Vicordaj nombroj (ordinaloj) estas A-vortoj: unua, dua, tria, kvara... Multioblaj nombroj: duobla, triobla. Frakciaj nombroj: duono, triono, kvarono.

Ekzercu: CiferojVorto · 27 aktivecoj