Plenigi
La Revizoro: la urbestro avertas siajn oficistojn
(El la unua akto. La urbestro ĵus sciigis al la urbaj oficistoj, ke sekrete venas revizoro el la ĉefurbo. — Noto de la retejo.)
Urbestro. — Kial! Certe jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte) Ĝis nun, dank’ al Dio, oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi opinias, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo… jes… volas fari militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.
Urbestro. — Eh kien vi ensaltis! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi estas urbo apudlima, he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, por diri al vi, vi ne tion… vi ne… La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo.
Urbestro. — Notas aŭ ne notas, sed mi vin, sinjoroj, avertis — rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco, kaj tial faru tiamaniere, ke ĉio estu konvena: ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.
Artemij Filippoviĉ. — Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn.
Urbestro. — Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo… ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiun malsanon: kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton… Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.
Artemij Filippoviĉ. — Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon: ju pli proksime al la naturo, des pli bone, — karajn medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li mortos, li ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile kompreniĝadi kun ili: li ne scias ruse eĉ unu vorton.