Vorto

Leciono 5: Hejmo
Sinjoro Rapid, amiko de Marko, eniris vendejon de aŭtoj. Tie li vidas belan sinjorinon, kiu plaĉas al li. Vendisto venas al li. Sinjoro Rapid demandas: – Kiu aŭto estas la plej bona? – Tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj. – Ĉu ĝi estas rapida? – Ĝi estas pli rapida ol aliaj. – Ĉu ĝi estas ankaŭ forta? – Ho jes, ĝi estas tre forta. – Certe ĝi estas multekosta? – Kompreneble, ĝi estas la plej multekosta el ĉiuj. – Dankon, bedaŭrinde mi ne aĉetos novan aŭton, ĉar mia malnova aŭto estas la plej malmultekosta el ĉiuj. Mi ankoraŭ veturos per ĝi. Dum li tion diris, li denove rigardis la belan sinjorinon. Sed la vendisto diris: – Estos pli bone, ke vi ne rigardu tiun ĉi sinjorinon. Ankaŭ ŝi estas tre multekosta. Mi scias, ĉar mi estas ŝia edzo.

Al la teksto

Kia estas la Esperanta radiko por: radiko

to regret

Ĉagrene senti la perdon de iu aŭ io. — Reta Vortaro

Sen ĉapelaj literoj? Tajpu cx, gx, hx, jx, sx, ux por ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ.

Ensalutu por voĉdoni.

Komentoj

Ankoraŭ ne estas komentoj.

Ensalutu por aldoni komenton.

Ensalutu por aldoni tradukon en English.