Vorto

PMEG – Verbaj finaĵoj
Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo. Verboj kun I-finaĵo ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn. I-verbo estas tradicie rigardataj kiel la baza formo de verbo — tial verboj aperas en I-formo en vortaroj. La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar modoj: la neŭtrala modo (I-finaĵo), la reala modo, la vola modo (U-finaĵo) kaj la imaga modo (US-finaĵo). En la reala modo oni distingas inter tri tempoj. Neŭtrala modo — I-finaĵo: nur nomas agon aŭ staton, sen montri ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Mi volas labori. Estas tede labori. Nun-tempo — AS-finaĵo: la ago estas reala, efektiva, kaj komenciĝis sed ne finiĝis. Mi sidas sur seĝo. Kvar kaj dek ok faras dudek du. En la vintro oni hejtas la fornojn. Pasinta tempo — IS-finaĵo: la ago estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Mi sidis tiam sur seĝo. Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. Venonta tempo — OS-finaĵo: la ago estos reala, sed ankoraŭ ne komenciĝis. Mi iros morgaŭ. Ĉu vi estos tie? Vola modo — U-finaĵo: esprimas volon, peton, ordonon aŭ celon. Venu! Ni iru. Mi volas, ke vi legu tion. Imaga modo — US-finaĵo: esprimas ion hipotezan. Se mi havus monon, mi vojaĝus. Mi estus feliĉa.

Al la teksto

Kion signifas tiu ĉi vorto?

efektiv

Ensalutu por voĉdoni.

Komentoj

Ankoraŭ ne estas komentoj.

Ensalutu por aldoni komenton.

Ensalutu por aldoni tradukon en English.