Vorto
fundamenta-ekzercaro-09
Mi legas. — Ci skribas (anstataŭ « ci » oni uzas ordinare « vi »}, — Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. — La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. — Ni estas homoj. — Vi estas infanoj. — Ili estas rusoj. — Kie estas la knaboj? — Ili estas en la ĝardeno. — Kie estas la knabinoj? — Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. — Kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo. — Mi vokas la knabon, kaj li venas. — Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. — La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. — La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. — Knabo, vi estas neĝentila. — Sinjoro, vi estas neĝentila. — Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. — Mia hundo, vi estas tre fidela. — Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. — En la vintro oni hejtas la fornojn. — Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.
winter
vintro
En mezvarmaj landoj malvarma sezono, post aŭtuno, antaŭ printempo (laŭ la gregoria kalendaro en la norda hemisfero de proksimume la 21a tago de decembro ĝis la 21a de marto; en la suda de proksimume la 21a de junio ĝis la 23a de septembro). — Reta Vortaro
Serĉu en: Reta Vortaro · PIV
Kiel bone vi sciis ĝin?