▪▪▪▪▪◆▫▫▫▫▫▫
🎲 Ludi ĉi tiun lecionon kiel ludon
Leciono 6: Manĝo
Vortoj en bildoj (11)
ami
tri
aŭto
patrino
mano
piedo
unu
iri
trinki
teo
vidi
Maja estas beleta junulino. Ĉiuj ŝiaj geamikoj amas ŝin. Antaŭ tri tagoj malbono okazis: sur strato aŭto faligis ŝin.
Maja malsaniĝis kaj havas altan temperaturon. Ŝia patrino diris, ke ŝi devas resti hejme. Morgaŭ ŝi vokos doktoron.
La doktoro venis je la naŭa horo por helpi al Maja.
– Diru "A" … montru viajn manojn … montru viajn piedojn … malvestu vin!
La doktoro ĉion bone rigardis kaj fine diris:
– Unu semajnon restu hejme kaj … ne iru sub aŭton. Trinku multan teon matene kaj vespere. Mi deziras, ke vi estu trankvila. Post unu semajno vi fartos pli bone. Mi venos por revidi vin.
– Sinjoro doktoro, ĉu mia bonega amiko Karlo povas veni vidi min?
– Hm, jes … jes. Li povas veni … sed ankaŭ li estu trankvila.