Sinjoro Tadeo: la komenco („Litvo! Patrujo mia!“)
Vortoj en bildoj (5)
vidi
infano
patrino
ruĝa
verda
Litvo! Patrujo mia! Simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dio dankodiri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
Fonto: Sinjoro Tadeo, Libro I — Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski (1918) · publika havaĵo (public domain)