1/6

Elekti

Sinjoro Tadeo: la komenco („Litvo! Patrujo mia!“)
Litvo! Patrujo mia! Simila al sano; Vian grandan valoron ekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras. Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan, En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan Novogrodek defendas kaj pian urbanon! Kiel Vi al infano redonis la sanon — (Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite, La malvivan palpebron eklevis subite Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri, Por redonita vivo Dio dankodiri) Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!… Dume transportu mian sopiran animon Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj, Al la kampoj per greno diversa pentritaj, De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj, Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas, Kie per virga ruĝo trifolio flamas, Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando, Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

Al la teksto

Kiam, laŭ la poeto, oni ekkonas la grandan valoron de la patrujo?

Elektu la ĝustan respondon:
Ensalutu por voĉdoni.

Komentoj

Ankoraŭ ne estas komentoj.

Ensalutu por aldoni komenton.

Ensalutu por aldoni tradukon en English.