Legi
La Eta Princo — Ĉapitro I (Antoine de Saint-Exupéry)
Vortoj en bildoj (11)
vidi libro dormi unu ĉapelo elefanto du infano aviadilo paroli stelo
Iam, kiam mi estis sesjara , mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro , titolita "Travivitaj rakontoj ". Tiu bildo prezentis boaon , kiu glutas rabobeston .
En la libro oni diris: "La boaj glutas sian rabaĵon unuglute , sen-maĉe . Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmona -ta digestado ."
Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon . Mian desegnon numero Unu.
Mi montris mian ĉefverkon al granduloj kaj ilin demandis , ĉu mia desegno timigis ilin.
Ili al mi respondis : "Kial ĉapelo timigus ?"
Mia desegno ne prezentis ĉapelon . Ĝi prezentis boaon , kiu digestadas elefanton . Do, mi desegnis la enhavon de la boao , por komprenigi al granduloj . Ili ĉiam bezonas klarigojn .
La granduloj konsilis , ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ malfermitaj aŭ ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio , historio , kalkularto kaj gramatiko . Kaj tiel, en mia sesjara aĝo , mi rezignis grandiozan pentristan karieron . Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn .
Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn . Mi flugis iom ĉie tra la mondo . Kaj mi tute konsentas , ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga , se oni vojeraris nokte .
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida , iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis . Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema . Sed ĉiam oni respondis al mi: "Ĝi estas ĉapelo ." Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj , nek pri praarbaroj , nek pri steloj . Mi adaptiĝis al ties komprenpovo . Mi priparolis briĝon , golfludon , politikon kaj kravatojn . Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan .
Vortoj el la teksto 69
belega belegan
bel · eg · a
Ekstreme bela, aparte spirite kaj morale, noble kaj impone bela.
bildo bildon
Videbla aspekto de la objektoj.
praarbaro
pra · arb · ar · o
Arbaro kiu ekestis antaŭ la homaro kaj estas apenaŭ influita de ĝi, sovaĝa, nekulturata arbaro.
titoli titolita
Nomi iun per titolo.
rakonto rakontoj
Tio, kion iu rakontas.
boao boaon
Iu el familio boaedoj de grandaj sufokaj serpentoj.
gluti glutas
Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon.
rabobesto rabobeston
rab · o · best · o
Iu el rabobestoj.
rabaĵo rabaĵon
rab · aĵ · o
Io akirita per rabado.
moviĝi
mov · iĝ · i
Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio, ŝanĝi sian lokon aŭ sian pozicion.
mediti meditis
Longe pensi, fiksante kaj koncentrante sian atenton; enprofundiĝi en pensado.
aventuro aventuroj
Neatendita kaj riska neordinara okazaĵo.
ĝangalo
Densa arbaro de varma, malseka klimato, precipe de musonaj landoj.
kolorkrajono
kolor · krajon · o
Krajono kolore pigmentita por desegnado.
unua unuan
Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
desegno desegnon
Desegnado aŭ maniero kiel io estas desegnita.
numero
Nombro montranta la vicon de iu objekto inter aliaj.
ĉefverko ĉefverkon
ĉef · verk · o
Grava verko en iu arto, stilo, lando aŭ de iu homo.
grandulo granduloj
grand · ul · o
Grandsinjoro.
timigi timigis
tim · ig · i
Kaŭzi al iu timon.
digestadi digestadas
digest · ad · i
desegni desegnis
Bildigi per strekoj, linioj, kiuj indikas formojn, ne per farbo kovranta kaj koloranta surfacojn.
enhavo enhavon
en · hav · o
Tio, kio estas enhavata.
komprenigi
kompren · ig · i
Igi kompreni.
klarigo klarigojn
klar · ig · o
Ago klarigi; io kio helpas komprenon.
konsili konsilis
Indiki al iu tion, kion oni opinias, ke li devus fari.
flankenlasi flankenlasu
flan · ken · lasi
malfermita malfermitaj
mal · ferm · it · a
Tia, ke ĝi ne malhelpas en- kaj eliron.
prefere
En maniero prefera.
interesiĝi interesiĝu
interes · iĝ · i
Iĝi interesata.
geografio
Scienco, kiu pritraktas la aspekton de la diversaj regionoj de la tero.
historio
Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo.
aĝo
Kiomo de la tempo pasinta depost la naskiĝo aŭ estiĝo.
rezigni rezignis
Definitive forlasi ian postulon, pretendon, esperon aŭ deziron; malpretendi.
grandioza grandiozan
Frapante, impone granda; imprese majesta.
pentrista pentristan
pen · trist · a
kariero karieron
Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas; ĉefa celo de la agoj.
senkuraĝiĝi senkuraĝiĝis
sen · kuraĝ · iĝ · i
tute
Plene, komplete, senescepte, senmanke.
laciga lacige
lac · ig · a
Kiu konsumas la fortojn, malvigligas.
elekti
Preni el du aŭ el multaj, pro prefero.
metio metion
Manlabora profesio.
piloti
Konduki aviadilon.
flugi flugis
Sin movi en aero.
scipovi scipovis
sci · pov · i
Kapabli fari ion danke al akiritaj scioj kaj praktika ekzercado.
distingi
Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aŭ ideoj.
taŭga
Taŭganta, funkcianta por iu uzo.
vojerari vojeraris
voj · er · ari
klarvida
klar · vid · a
Bone komprenanta situaciojn.
konservi konservis
Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io.
komprenema
kompren · em · a
Penanta kompreni (ion aŭ iun).
adaptiĝi adaptiĝis
adapt · iĝ · i
Akordiĝi al io, konformiĝi al premo, al cirkonstanco.
komprenpovo
kompren · pov · o
Inteligento.
priparoli priparolis
pri · parol · i
Esprimi sian penson, sian opinion pri io.
briĝo briĝon
Kartludo por kvar personoj, dividitaj en du duopojn, ludata per 52 kartoj.
golfludo golfludon
golf · lud · o
Surherba sporto, en kiu ludantoj per bastono („klabo‟) batas pilketon, celante sinsekvajn malproksimajn truojn.
politiko politikon
Scienco aŭ arto rilata al la regado de regno.
kravato kravatojn
Longa mallarĝa kolbendo, vira galanteriaĵo, kiun oni orname nodas antaŭ la kolo.
konvena konvenan
Konvenanta al situacio.
Vortoj, kiujn la kurso jam instruas (30)
alia alian
Diferenca, malsama.
aviadilo aviadilojn
aviad · il · o
Flugmaŝino pli peza ol la aero, destinita por flugado en atmosfero, precipe tiu uzanta motoron kaj flugilojn.
bezoni bezonas
Malhavi ion necesan.
demandi demandis
Peti pri sciigo, informo.
dormi dormas
dorm · i
Esti en stato de korpa kaj spirita senaktiveco, kiu ĉe la homoj ordinare okazas dum ĉiu nokto, kaj estas necesa por ripozigi la homojn kaj la bestojn.
elefanto elefanton
Iu el plurajgenroj de familio elefantedoj, nunaj plej grandaj surteraj mamuloj, vivantaj en Afriko (Loxodonta) kaj Azio (Elephas), havantaj longan fortan rostron.
gramatiko
Sufiĉe kompleta aro da reguloj de lingvo homa aŭ de lingvo formala.
homo homon
Ĉiu reprezentanto de tiu genro, precipe de la moderna homo, Homo sapiens.
infano infanoj
Homido kontraste al plenkreskinta homo, ĝis la 12a jaro proksimume.
kompreni komprenas
(vorton, parolon) Koni ĝian signifon.
koni
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj.
konsenti konsentas
Fine samopinii pri vereco, praveco aŭ taŭgeco de io; trovi aŭ konstati komunan manieron senti aŭ pensi pri io.
kontenta
Deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas.
lerni lernis
Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto ktp.
libro
libr · o
Bindita aŭ broŝurita paperfoliaro kun presita teksto.
mondo
La vivokampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas.
montri montris
Prezenti, vidigi, elmeti al ies rigardo.
multe
mult · e
Grandkvante, grandnombre.
paroli parolis
parol · i
Aŭdigi vortojn, uzi lingvon per siaj voĉorganoj.
prezenti prezentis
Meti ion antaŭ iu, por ke li ĝin prenu, vidu aŭ juĝu.
provi provis
Apliki objekton al ĝia destino, por kontroli, ĉu ĝi taŭgas, ĉu ĝi plaĉas.
renkonti renkontis
Trovi iun irante kontraŭdirekte al li.
respondi respondis
Doni informon petitan per demando; reagi al diro de alia interparolanto en konversacio.
stelo steloj
Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno.
sukcesi sukcesis
Atingi deziratan rezulton.
utili utilis
Esti utila; liveri utilon.
vidi vidis
vid · i
Senti per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj.
ĉapelo
Kapvesto kun elstara ĉirkaŭrando.
ŝajni ŝajnis
Ekstere aspekti simile al io alia, tiamaniere, ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo kaj eraro.
Komentoj
Ankoraŭ ne estas komentoj.
Ensalutu por aldoni komenton.
Ensalutu por aldoni tradukon en English.