Legi
Vivo de Zamenhof — Infano en Bjalistoko (Edmond Privat)
Vortoj en bildoj (17)
patrino koro patro tri kvar knabo vidi paroli verda virino ŝafo griza ami edzino infano pensi domo
De la patrino la koro , de la patro la cerbo , de la loko la impreso : jen la tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio .
Sur la litva tero kvar gentoj malsamaj loĝis en la urboj , kun celoj kontraŭaj , kun lingvoj diversaj , kun kredoj malamikaj . De strato al strato regis malfido , suspekto , sur placoj ofendo ĉiutaga , venĝemo , persekuto kaj malamo . Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof.
La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokoaj. Sur la vendoplaco moviĝis la popolamaso . Bruladis paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta . Briladis koloroj inter korboj kaj legomoj : verdaj ŝaloj de virinoj el la kamparo litva , ŝafaj peltoj , grizaj vestoj de soldatoj . Disputis vendistinoj kun germana marĉandulo . Plendis virinoj en dialekto litva . La policanoj ne komprenis . "Ruse parolu !" minacis la oficiro , "nur ruse , ne lingvaĉe ! Ĉi tie estas rusa lando !" Protestis Polo el la amaso — jen lin kaptis la ĝendarmoj . Silentas la vilaĝanoj .
Kion scias tiuj homoj unuj pri la aliaj ? Ke ankaŭ ili havas koron , konas ĝojon kaj doloron , amas hejmon kun edzino kaj infanoj ? Eĉ penso tia ne okazas . Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj — ne homoj , sole gentoj . En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn .
Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistoko. Kion fari, por ke la homoj ne eraru tiel abomene ? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj .
Kvardek jarojn pli poste, en 1906, Zamenhof parolis en Ĝenevo pri la Bjalostoka pogromo : "Ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn , se la gentoj sin reciproke bone konus , se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj , kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi , ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento ? Rompu , rompu la murojn inter la popoloj !"
Vortoj el la teksto 70
cerbo
Organo konsistanta el maso da mola substanco, entenata en la kranio kaj formanta la centron de nerva sistemo.
impreso
Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito.
jen
Adverbo uzata por anonci ion, pri kio oni atentigas.
elemento elementoj
Ĉiu el aro de bazaj partoj aŭ substancoj, el kies kombiniĝoj konsistas la materia naturo.
genio
Plej alta grado de la homaj kapabloj; superega inteligento.
tero
La planedo, sur kiu la homoj loĝas.
gento gentoj
Grupo da kelkaj familioj devenaj de unua sama prapatro, kune vivantaj kaj ordinare regataj de unu sama estro; subdivido de nacio; popoleto.
malsama malsamaj
mal · sam · a
Diferenca.
loĝi loĝis
Daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivadas.
celo celoj
Tio, kion oni celas.
kontraŭa kontraŭaj
Estanta kontraŭ iu aŭ io.
lingvo lingvoj
Sistemo da vortoj uzata de etno aŭ alia homgrupo por interkompreniĝo.
diversa diversaj
Havanta plurajn, eĉ multajn, malsamajn trajtojn, ecojn, karakterizaĵojn.
malamika malamikaj
mal · amik · a
Laŭ sia intenco, karaktero, konduto ktp kontraŭa al rilatoj inter amikoj.
regi regis
Efektive estri, direkti, obeigi.
malfido
mal · fid · o
Nekredo je la helpemo aŭ efikeco de io.
suspekto
Opinio, ĝenerale malfavora, pri io aŭ iu, supozo.
ofendo
Tio per kio oni ofendas.
ĉiutaga
ĉiu · tag · a
Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon.
venĝemo
venĝ · em · o
Inklino al venĝo.
malamo
mal · am · o
Pasio, kiu inklinigas al malbondeziro aŭ malbonago kontraŭ iu.
malfeliĉa
mal · feliĉ · a
Sentanta sin malgaja, senkuraĝigita, deprimita.
naskiĝi naskiĝis
nask · iĝ · i
Esti naskita, veni en la vivon, aperi en la mondon (p.p. ido).
vendoplaco
vend · o · plac · o
Placo en kiu regule okazas bazaro; bazarejo.
moviĝi moviĝis
mov · iĝ · i
Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio, ŝanĝi sian lokon aŭ sian pozicion.
popolamaso
popol · amas · o
Granda, densa kuno da homoj.
zumado
zum · ad · o
Daŭra, konfuza aŭ vibra sonado.
korbo korboj
Portebla ujo el kunplektitaj vergetoj, metalfadenoj aŭ similaj, por enteni diversajn objektojn.
legomo legomoj
Iu ajn kulturata vegetaĵo kun manĝeblaj partoj (escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj).
ŝalo ŝaloj
Vasta lana aŭ silka tuko, per kiu oni kovras la ŝultrojn.
kamparo
kamp · ar · o
Aro de la kampoj, precipe kontraste al la urboj, pejzaĝo karakterizata de kampoj.
ŝafa ŝafaj
pelto peltoj
Speciale preparita felo, ĝenerale belhara, uzata kiel vesto aŭ garnituro.
soldato soldatoj
Militisto.
vendistino vendistinoj
ven · dis · tin · o
germana
Rilatanta al germanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato.
dialekto
Aparta formo, kiun ricevas lingvo en regiono aŭ socia grupo.
policano policanoj
polic · an · o
Homo oficanta en polico.
rusa ruse
Rilata al rusoj aŭ ilia etno kaj lando.
minaci minacis
Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al li malbonaĵon.
oficiro
Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde subleŭtenanto, ĝis marŝalo aŭ generalo.
amaso
Multnombra, ĝenerale senorda kolekto, multo da.
ĝendarmo ĝendarmoj
Armeano kun polica funkcio; karabenisto.
vilaĝano vilaĝanoj
vilaĝ · an · o
Loĝanto de vilaĝo.
samgentano samgentanojn
sam · gent · an · o
Ano de sama gento, kiel alia homo.
kalumnio kalumnioj
Ago aŭ vortoj de kalumnianto.
indigni indignis
Senti kaj ekmontri koleron kaj malestimon pro maljustaĵo aŭ malnoblaĵo.
erari eraru
Deflankiĝi de la vero, malĝuste opinii.
abomena abomene
Kaŭzanta abomenon.
incito incitoj
Io, kio incitas.
rezulti rezultas
Logike aŭ nature sekvi el ia kaŭzo; rezultati.
katastrofo katastrofoj
Subita malfeliĉega okazaĵo.
pogromo
Amasa prirabado kaj mortigado de judoj, sen oficiala malaprobo de la registaro.
mensogo mensogoj
Intence dirita malveraĵo por trompi iun.
terura terurajn
Rilata al teruro.
frukto fruktojn
Ĉe floroplantoj, produkto estiĝinta el fekundiĝinta floro enhavanta la grajnojn.
reciproke
En reciproka maniero.
muro muroj
Vertikala, pli larĝa ol dika konstruo, masonita aŭ alie kunmetita el blokoj aŭ tabulegoj (de ŝtono, betono, vitro, ligno k.a.), subportanta plafonojn kaj tegmenton de domo aŭ apartiganta iun spacon (ĝardenon, bienon, urbon k.a.).
malpermesi malpermesas
mal · permes · i
Ne konsenti, ke iu faru ion.
komunikiĝadi
komunik · iĝ · ad · i
membro membroj
Ĉiu el la moveblaj pecoj de la korpo ― krom kapo ― kunigitaj kun la trunko per artiko.
tute
Plene, komplete, senescepte, senmanke.
rompi rompu
Difekti objekton disigante ĝin perforte en du aŭ plurajn pecojn, ĉu per bato, ĉu per puŝo, ĉu per tiro, ĉu per premo.
Vortoj, kiujn la kurso jam instruas (48)
akcepti akceptas
Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas.
alia aliaj
Diferenca, malsama.
alta altaj
Granda laŭ la dimensio alto; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio.
ami amas
am · i
Havi profundan koran (kaj eventuale ankaŭ seksan) inklinon por iu.
dika dikaj
Granda laŭ la dimensio diko; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio.
doloro doloron
Tre malagrabla korpa impreso.
domo
dom · o
Tuta konstruaĵo, destinita por homa loĝado (domo kun unu aŭ pluraj loĝejoj), por oficejoj (urbodomo) aŭ publikaj servoj (stacidomo, Esperanto-domo).
doni
Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive.
edzino
edz · in · o
Virino laŭleĝe ligita kun alia homo por kunvivado kaj fondo de familio.
fakto faktojn
Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno, pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo.
granda grandaj
Superanta la ordinarajn dimensiojn.
griza grizaj
Havanta koloron mezan inter blanko kaj nigro; cindrokolora, senkolora.
hejmo hejmon
Loko, loĝejo aŭ konstruaĵo en kiu koncernulo vivas konstante, precipe la familia restadejo.
homo homoj
Ĉiu reprezentanto de tiu genro, precipe de la moderna homo, Homo sapiens.
infano infanoj
Homido kontraste al plenkreskinta homo, ĝis la 12a jaro proksimume.
jaro jarojn
Daŭro dum kiu la tero faras kompletan rondiron ĉirkaŭ la suno, proksimume 365 tagoj kaj 1 kvarono.
kapti kaptis
Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo.
knabo
knab · o
Virseksa infano.
koloro koloroj
Aparta impreso farita sur la okulo de lumradio per la spektro de ĝiaj ondolongoj (inter 380 kaj 760 nm).
kompreni komprenis
(vorton, parolon) Koni ĝian signifon.
koni konas
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj.
koro
kor · o
Muskola organo kun formo de renversita konuso, kiu estas centro kaj ĉefa aganto de cirkulado de sango.
kredo kredoj
Akceptemo de tiu, kiu kredas.
lando
Surtera difinita regiono konsiderata kiel formanta apartan tuton laŭ geografia vidpunkto.
laŭta
Forte, intense aŭdebla.
libere
En maniero libera.
loko
Parto de spaco okupata de io aŭ destinita por io.
okazi okazas
(pri evento) Estiĝi, fariĝi, reale aŭ hipoteze, en iu difinita aŭ abstrakta loko aŭ momento.
paroli parolu
parol · i
Aŭdigi vortojn, uzi lingvon per siaj voĉorganoj.
parolo paroloj
Ago paroli.
patrino
patr · in · o
Naskintino de ido.
patro
patr · o
Virseksa naskiginto de ido.
penso
Tio, kion oni pensas en iu momento; rezulto de la ago pensi.
placo placoj
Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo.
sama samaj
Estanta de sama identeco; estanta la antaŭe menciita mem kvankam eble kun alia ŝajno.
sole
Izolite, neakompanate aŭ nehelpate.
stari starus
Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj.
strato
Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.
urbo urboj
Iom granda aro da domoj, aranĝitaj laŭ pluraj stratoj, en iuj lokoj kaj epokoj ĉirkaŭita de murego kaj kun apartaj privilegioj kiel bazaro, propra administracio ks.
vera veraj
Konforma al la realo.
verda verdaj
Samkolora kiel foliaro, herbo ktp.
vesto vestoj
Ĉio, per kio oni kovras la korpon.
vidi vidis
vid · i
Senti per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj.
virino virinoj
vir · in · o
Homino, kontraste kun virhomo.
ĉefa ĉefaj
Precipa, plej grava.
ĉirkaŭ
Pli-malpli ronde en la spaco kuŝanta ĉiuflanke de.
ĝojo ĝojon
Viva plezuro de la animo.
Komentoj
Ankoraŭ ne estas komentoj.
Ensalutu por aldoni komenton.
Ensalutu por aldoni tradukon en English.