Legi
Parolado de Zamenhof — Unua Kongreso (Bulonjo, 1905)
Vortoj en bildoj (9)
frato fratino familio mano orelo unu koro paroli maro
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj ! Mi salutas vin, karaj samideanoj , fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio , kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj , el la plej diversaj regnoj de la mondo , por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo , kiu ĉiujn nin ligas .
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago . Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj , kiuj estas parolataj en nia kunveno , ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ; ne kunvenis regnestroj , nek ministroj , por ŝanĝi la politikan karton de la mondo , ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono ; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj , sonoj tre mallaŭtaj , ne aŭdeblaj por la orelo , sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas la sono de io granda , kio nun naskiĝas .
En la plej malproksima antikveco la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian . Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo , fratoj , kiuj havis ĉiuj egalan korpon , egalan spiriton , egalajn kapablojn , egalajn idealojn , egalan Dion en siaj koroj — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj , disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn .
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi . En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj , kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde , sed ili komprenas unu la alian , ili parolas unu kun la alia kiel fratoj , kiel membroj de unu nacio .
Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago , ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj , ne rusoj kun poloj , sed homoj kun homoj . Benata estu la tago , kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj !
Vortoj el la teksto 67
sinjorino sinjorinoj
sinjor · in · o
Titolo de ĝentileco por virinoj.
samideano samideanoj
sam · ide · an · o
Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj.
tutmonda
tut · mond · a
Tuŝanta aŭ celanta la tutan home loĝatan mondon.
kunveni kunvenis
kun · ven · i
Veni ien por esti aŭ agi kune.
malproksima malproksimaj
mal · proksim · a
Ne apuda, trans longa spaca, tempa aŭ spirita distanco.
diversa diversaj
Havanta plurajn, eĉ multajn, malsamajn trajtojn, ecojn, karakterizaĵojn.
regno regnoj
Ŝtato kondukanta sian propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la internacia juro.
premi
Apliki forton sur aĵon en kontakto.
reciproke
En reciproka maniero.
ligi ligas
Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon.
kunveno
kun · ven · o
Veno de pluraj personoj al unu loko por komuna afero.
ekstera
Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto.
flugi flugos
Sin movi en aero.
telegrafe
Per la telegrafo.
urbeto urbetoj
urb · et · o
Malgranda urbo distingiĝante de vilaĝo per oficiale donitaj privilegioj kiel bazaro, administracio ks.
regnestro regnestroj
regn · estr · o
Tiu, kiu ĉefe gvidas la politikon de regno.
ministro ministroj
Plej supera ĉefo, kiu, estante ano de ŝtata registaro, estras unu el la specialaj administraj fakoj de la ŝtataj aferoj.
politika politikan
Kiu rilatas al politiko, al vivo de regnoj.
karto karton
Kartona aŭ plasta folieto kun aŭ por manaj aŭ presaj surskriboj, magneta aŭ elektronika registrado.
brili brilas
Eligi aŭ resendi helan lumon.
luksa luksaj
Elmontranta lukson.
multego
mult · ego
Tre granda nekonata nombro aŭ kvanto.
imponi imponantaj
Trudi al iu cedeman respekton, obeeman admiron pro sia supereco.
ordeno ordenoj
Societo el kavaliroj aŭ religiuloj, kiuj vivas kune laŭ apartaj reguloj, liginte sin per votoj.
salono
Eleganta ĉambro, ordinare destinita por akcepti vizitantojn.
aero
Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron.
mistera misteraj
Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran.
mallaŭta mallaŭtaj
mal · laŭt · a
Malforte sona, apenaŭ aŭdebla.
aŭdebla aŭdeblaj
aŭd · ebl · a
sentebla senteblaj
sent · ebl · a
Sufiĉe intensa, klara por esti sentata.
animo
Spirita, viviga principo de homo kaj aliaj bestoj, laŭ iuj doktrinoj eterna.
sentema
sent · em · a
Facile impresebla.
naskiĝi naskiĝas
nask · iĝ · i
Esti naskita, veni en la vivon, aperi en la mondon (p.p. ido).
antikveco
antikv · ec · o
Eco de tio, kio estas antikva.
disiĝi disiĝis
dis · iĝ · i
Iri al diversaj direktoj, malkuniĝi.
membro membroj
Ano de societo, partio, familio kc.
ĉesi ĉesis
Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi.
krei kreitaj
Estigi, fari ion novan.
modelo
Objekto aŭ karaktero havanta elstarajn ecojn imitindajn pro perfekteco, simpleco, virteco, normeco ktp.
egala egalan
Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton, saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas.
spirito spiriton
Tuto de la mensaj kapabloj kaj inklinoj; menso.
idealo idealojn
La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi sed neniam plene atingi.
fariĝi fariĝis
far · iĝ · i
Esti farata.
tute
Plene, komplete, senescepte, senmanke.
fremda fremdaj
Ekstera kaj senrilata al la koncerna persono aŭ afero.
malamika malamikajn
mal · amik · a
Laŭ sia intenco, karaktero, konduto ktp kontraŭa al rilatoj inter amikoj.
grupeto grupetojn
Melodiornamo uzata en klasika eŭropa muziko, kiu alternigas la tonon sinsekve unufoje kun la supra kaj malsupra tonoj, simboligita per spegulita kuŝanta „S“.
unua unuan
Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
revo
Imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj.
miljaro miljaroj
mil · jar · o
Jarmilo.
realiĝi
re · al · iĝ · i
Aliĝi denove, refoje.
malgranda malgrandan
mal · grand · a
Ne atinganta la ordinarajn dimensiojn.
franca
Rilatanta al francoj, ilia nacieco aŭ ŝtato.
marbordo
mar · bord · o
Bordo, kiu randas maron.
muta mute
Ne posedanta la parolkapablon.
surda surde
Ne havanta aŭ tre malfortan aŭdsenson.
konscii konsciu
Senpere scii sian propran sentadon aŭ penson.
tuta tutan
Rigardata en sia kompleto, sen escepto aŭ manko.
graveco gravecon
grav · ec · o
Eco de io grava.
gastama gastamaj
gast · am · a
Ŝatanta akcepti gastojn kaj afable trakti ilin.
muro muroj
Vertikala, pli larĝa ol dika konstruo, masonita aŭ alie kunmetita el blokoj aŭ tabulegoj (de ŝtono, betono, vitro, ligno k.a.), subportanta plafonojn kaj tegmenton de domo aŭ apartiganta iun spacon (ĝardenon, bienon, urbon k.a.).
franco francoj
Ŝtatano de Francujo.
anglo angloj
Loĝanto de Anglujo.
ruso rusoj
Ano de orientslava etno:.
polo poloj
Ŝtatano de Pollando.
glora gloraj
Posedanta gloron.
Vortoj, kiujn la kurso jam instruas (36)
alia alian
Diferenca, malsama.
familio
famili · o
Malvasta parencaro.
fojo fojon
Ĉiu el la okazoj, kiam io fariĝas.
frata frate
Rilata al frato.
fratino fratinoj
frat · in · o
Inseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj.
frato fratoj
frat · o
Virseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj.
granda
Superanta la ordinarajn dimensiojn.
homa
De homo, rilata al homo.
homo homoj
Ĉiu reprezentanto de tiu genro, precipe de la moderna homo, Homo sapiens.
ideo
Abstrakta koncepto de la spirito pri objektoj aŭ ecoj; pensaĵo, komprenaĵo.
kapablo kapablojn
Ecoj, kondiĉoj necesaj por fari ion.
komenci komencas
Fari la unuan parton de afero aŭ de ago.
kompreni
(vorton, parolon) Koni ĝian signifon.
koro koroj
kor · o
Muskola organo kun formo de renversita konuso, kiu estas centro kaj ĉefa aganto de cirkulado de sango.
korpo korpon
Ĉe homoj kaj bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron.
lando landoj
Surtera difinita regiono konsiderata kiel formanta apartan tuton laŭ geografia vidpunkto.
mano manojn
man · o
Ekstrema parto de ambaŭ brakoj de la homo, provizita per kvin fingroj kaj servanta por kapti kaj palpi.
mondo
La vivokampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas.
multe
mult · e
Grandkvante, grandnombre.
nacio nacioj
Memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj.
orelo
orel · o
Organo de aŭdkapablo.
paroli parolataj
parol · i
Aŭdigi vortojn, uzi lingvon per siaj voĉorganoj.
proksima proksimaj
Apartigita per malgranda distanco.
renkonti renkontas
Trovi iun irante kontraŭdirekte al li.
saluti salutas
Montri al iu renkontata aŭ forlasata, per ekstera ĝentila signo sian respekton, estimon, ŝaton.
sekvo sekvoj
Io, kio sekvas, konsekvenco.
sinjoro sinjoroj
Titolo de ĝentileco por viroj.
sono sonoj
Aŭdebla aervibrado.
tago
La hela parto de diurno, la tempo dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas la koncernan parton de la tero.
urbo urboj
Iom granda aro da domoj, aranĝitaj laŭ pluraj stratoj, en iuj lokoj kaj epokoj ĉirkaŭita de murego kaj kun apartaj privilegioj kiel bazaro, propra administracio ks.
vesto vestoj
Ĉio, per kio oni kovras la korpon.
vorto vortoj
Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikan uzon en homa lingvo.
ŝajne
Nur en ŝajna maniero, sed ne laŭ la reala.
ŝanĝi
(ŝanĝi ion je, al, kontraŭ alio:) Anstataŭigi ion per io alia.
Komentoj
Ankoraŭ ne estas komentoj.
Ensalutu por aldoni komenton.
Ensalutu por aldoni tradukon en English.